Re: reta vortaro: ŝanĝoj - ri #ŝanĝo

 

Saluton Volframo!

On Mon, Nov 25, 2019 at 09:51 PM, Wolfram Diestel wrote:
Almenaŭ min ĝenas tia ignorado ĉiufoje, kiam iu referencas min per "ri" (sonas kiel ri-dinda), sed eble homoj pensas, ke ili estas aparte ĝentilaj neŭtraligante min...
Tio estas via persona prefero kaj mi respektas ĝin. Tamen ankaŭ ekzistas pli kaj pli da personoj, kiuj preferas esti priparolataj neŭtrale per la pronomo "ri", kaj ne per "li" (sonas kiel linĉita limako) aŭ "ŝi" (sonas kiel ŝima ŝinko). Tio ne estas pure esperantista fenomeno, ĝi ankaŭ ekzistas en aliaj lingvo-komunumoj kiel ekzemple la angla kaj la sveda.

Mi persone sufiĉe ofte aŭdas "ri" de junaj progresemaj esperantistoj ĉe diversaj Esperanto-renkontiĝoj... Tamen apenaŭ eblas registri tiujn spontanajn uzojn en konversacioj kaj prelegoj.

Amike, Robin.

Join revuloj@groups.io to automatically receive all group messages.