Re: reta vortaro: ŝanĝoj - ri #ŝanĝo

Wolfram Diestel
 

Saluton Renato,

jes, iuj inventis la vorton por ĉagreni virojn ignorante ilian sekson. Almenaŭ min ĝenas tia ignorado ĉiufoje, kiam iu referencas min per "ri" (sonas kiel ri-dinda), sed eble homoj pensas, ke ili estas aparte ĝentilaj neŭtraligante min...

Mi ankaŭ ŝokiĝis unuavide, kiam mi trovis la artikolon kaj markis ĝin almenaŭ per NEO, sed Robin V. silente forigis la etikedon, verŝajne supozante ke neologismo proponita unuafoje antaŭ 40 jaroj kaj uzata jam de naŭ jaroj ne plu estas neologismo.

Nu, fine mi devas agnoski, ke pronomo ankoraŭ pli neŭtrala ol li^2 -- (http://retavortaro.de/revo/art/li.html#li.0.ulgenra: Ĝenerala ununombra triapersona pronomo, uzata por diri ĝeneralaĵon pri nespecifa persono de nedifinita sekso) -- povas utili en pure interreta konversacio, kie la homoj ne povas diveni la sekson de alia laŭ ties kaŝnomo. Do mi povas toleri ĝin, almenaŭ se ne mi estas la celata persono.

Amike, Volframo.

Join revuloj@groups.io to automatically receive all group messages.