Topics

informado


Renato Corsetti
 

Dankon, Osmo, pro via reago! Finfine oni komencas paroli pri io serioza en ĉi tiu listo. Mi akceptas ĉiujn viajn konkretajn proponojn pri modifoj. La fakto estas, ke, kiam mi unue parolis pri la afero kaj petis helpon de multaj, nur Stefan MacGill reagis kaj pretis produkti iun tekston (dankon kaj honoron al li!). Nun ni povas facile modifi ĝin. Fakte mi unue pensis ke oni povus ĝisdatigi la tiamajn informilojn de uea "Ĝisdate pri Esperanto", kaj mi konstatis kun sento de hororo (tiel!), ke tiu tuta materialo restis en la stato de 2008. Vi rajtas diri, ke la mondo ŝanĝiĝis de 2008 kaj ni ne plu bezonas tiajn informilojn, sed, laŭ mi ni ja bezonas informi, se ni volas formorti batalante, aliokaze ni simple formortos, kiel ni estas farantaj. Ni frontu la realon, kiom ajn malbela ĝi estas. 
 

Vere la unua statuta celo de UEA estas, kiel citite de Renato, "disvastigi la uzadon de la Internacia Lingvo Esperanto". Mi ofte atentigis, ke tio ne estas reduktebla al "disvastigi Esperanton", kio estas nur unu aspekto de la afero. 

Bone, permesu al mi prezenti la problemon el alia vidpunkto. Fama usona esperantisto mortinta antaŭ proksimume 20 jaroj kutimis diri: "En Esperantujo oni povas fari nur du aferojn: - produkti esperantistojn aŭ - produkti servojn por esperantistoj". Fakte la dua ebleco estas multege pli simpla ol la unua. Eldoni 100 librojn estas pli facile fareble ol konvinki 1 nederlandanon/italon/ktp. lerni Esperanton, kaj pro tio ĉiuj emas fari la duan aferon, kaj poste plendi, ke ne troviĝas esperantistoj, kiuj legas la librojn.

Mi pensas, ke UEA, ĝiaj landaj asocioj kaj ĉiuj aktivaj esperantistoj devus fari la unuan, laŭ la Deklaracio pri la esenco de esperantismo de 1905: 
  • La esperantismo estas penado disvastigi en la tuta mondo la uzadon de la lingvo neŭtrala, kiu servu por interkompreniĝo de la diverslingvaj homoj.
 
Bedaurinde mi ne vidas multajn penantojn ĉirkaŭ ni. Kaj male mi vidas, ke la Esperanto-movado de la tempoj de Lapenna produktis multon kaj postlasis al ni UEA-n, kiun nia generacio sukcesis detrui. Ni ĉiuj kunkulpas sed, laŭ mi, ĉefe respondecas la ŝanĝiĝo de la mondo, kiu igis ĉiujn sociajn idealojn malpli allogaj por la ĝenerala publiko samtempe kun la firmiĝo de la imperia rolo de la angla, sed la nokto ne daŭros eterne.

 
La plej grava afero por la uzado de Esperanto estas, ke esperantistoj mem bone lernu la lingvon. Antaŭenigi tion estas unuarange grava tasko por UEA, multe pli grava ol klopodi gajni novajn homojn por eklerni la lingvon kaj baldaŭ malaperi. 

Mi certe relegos vian tiaman tekston, sed pri tio mi baze malkonsentas. Nia ĉefa tasko, laŭ mi, estas penadi disvastigi en la tuta mondo la uzadon de la lingvo neŭtrala.

Sed por fini per pozitiva noto, mi devas diri, ke mi multe ŝatas la agadon de niaj gejunuloj, kiuj daŭre produktas filmetojn kaj aliajn diablaĵojn en la reto. Ili ŝajnas multe kunligitaj kun la nuna junulara mondo, kaj efektive Esperanto en la reto vivas kaj naĝas kiel fiŝo en sia medio. Se iu volos paroli pri la informa agado de TEJO, mi volonte legos. 

Mi ankaŭ devas diri, ke mia mesaĝo de hieraŭ estis reprenita en Facebook kaj sekvis interesa debato, en kiu la opinioj estis miksitaj: kelkaj pensis, ke estas senutile informi, kelkaj montris pozitivajn rezultojn de inform-kampanjoj, kelkaj komprenis, ke mi instigas informi iel ajn, ankaŭ neprofesie, dum mi nur diris, ke unue oni devas regajni la deziron informi neesperantistojn pri Esperanto kaj nur poste ni parolu pri la profesieco.

Mi ĝojas povi paroli pri nia esenca problemo.

Amike

Renato

 
~~~
renato corsetti
22,  St. Pancras Court, High Road, London N2 9AE, UK/Britujo

--
renato corsetti
renato@...