Topics

peto pri kunlaborantoj pri informado


Renato Corsetti
 


La kamparanoj de mia vilaĝo kutimis diri "kiam vi serĉas helpon, vi trovas konsilojn". Ili certe pravis kaj pro tio nun mi klarigas al vi anticipe, ke ni bezonas helpon kaj ne konsilojn.
Kunlabore kun la estrarano pri informado, So Jinsu, mi provas trovi kunlaborantojn por la malgranda labor-grupo "zorgantoj pri informado", kiu ne kapalas plenumi ĉiujn taskojn. Interalie dum la virtuala kongreso venis sugestoj de kongresanoj pri informaj laboroj farindaj, por kiuj nia laborgrupeto ne havas fortojn.

Ni serĉas nun homon, kiu kapablas redakti artikol(et)ojn por neesperantistoj, kiujn oni poste traduku al naciaj lingvoj kaj aperigu en gazetoj kaj aliaj komunikiloj. Ekzemple estus bele, se ni povus diri ion al neesperantistoj pri ĉiuj debatoj pri la celoj de UN.  Kiu el la komitatanoj kapablas kaj volas fari tion?

Ni serĉas ankaŭ homon, kiu kapablas produkti informan materialon pri Esperanto kaj la celoj de Esperanto por Jutubo kaj similaj retaj kanaloj.informkanaloj. Paroli al esperantistoj estas facile, paroli al neesperantistoj estas pli utile.

Volontuloj bonvole anoncu sin ĉe 서 진수 uea <so@...> aŭ ĉe <renato@...>.

Amike

Renato
~~~
renato corsetti
22,  St. Pancras Court, High Road, London N2 9AE, Britujo
tel. 00-44-(0)7399273515,renato.corsetti@...